Rights for this book: Public domain in the USA. This edition is published by Project Gutenberg. Originally issued by Project Gutenberg on 2015-01-03. To support the work of Project Gutenberg, visit their Donation Page. This free ebook has been produced by GITenberg, a program of the Free Ebook Foundation. If you have corrections or improvements to make to this ebook, or you want to use the source files for this ebook, visit the book's github repository. You can support the work of the Free Ebook Foundation at their Contributors Page. The Project Gutenberg EBook of Esperanta sintakso, by Pa?lo Fruictier This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have to check the laws of the country where you are located before using this ebook. Title: Esperanta sintakso La? verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj a?toroj Author: Pa?lo Fruictier Release Date: January 3, 2015 [EBook #47855] Language: Esperanto *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ESPERANTA SINTAKSO *** Produced by Andrew Sly, Andrew Woods, Keith Edkins and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This file was produced from images generously made available by The Internet Archive) K o l e k t o d e » L i n g v o I n t e r n a c i a « N o 3 Komuna literaturo N o 205. ESPERANTA SINTAKSO. Laŭ verkoj de S-ro D-ro ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj. En Esperanto verkita de PAŬLO FRUICTIER redaktoro de »L. I.« Kun prezenta letero de S-ro P-ro Th. Cart. ELDONOJ DE REVUO » L I N G V O I N T E R N A C I A « Szegzárd, Hungarlando Lengyel Pál. Paris, 27 Boulevard Arago Paul Fruictier. 1903. A L S INJORO F RUICTIER Kara Amiko! Vi petis, ke mi prezentu vian libron al Esperantistaro. Prezentadon ĝi ne bezonas: ne sole ĉar la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia« jam elmontris sian valoron, sed precipe ĉar lia verko estas kunmetita laŭ principoj de severega metodo. Efektive, kio estas farita per Scienco kaj en ĝia nomo, tio tute ne bezonas patronadon, ĉar ne ekzistas pli alta. Vi tre bone komprenis, ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas; anstataŭ trudi regulojn, niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj Esperantistoj. Kaj ke tiuj leĝoj estas larĝaj, tio ne mirigis vin nek min, nek ankaŭ mirigos tiujn, kiuj komprenas la spiriton de la lingvo kaj la kaŭzojn kaj kondiĉojn de ĝia triumfo. Ĉu do estas necese post tio aldoni, ke vi ne intencis, eĉ unu momenton, korekti tion, kio okaze ne plaĉis al vi? Vi ne imitis tiun faman kuraciston, kiu, ne trovinte korpon de infano konforma je proporcioj juĝataj de li normalaj, mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston, rektigis la ŝultrojn kaj ovaligis la kapon tiel, ke la infano, iĝinte perfekta, pro sia perfektiĝo mortis. Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin korekti. Tiujn samajn principojn ni havas, kara Amiko, kaj, konservante tamen rajton libere juĝadi, konforme al ili ni laboros. Via T H . C ART Parizo, la 24-an de junio 1903. Kelkaj vortoj de l' aŭtoro. Esperanto fariĝis viva lingvo, uzata skribe kaj buŝe de plej diverslingvaj homoj. Elpruvite praktike por multaj fakoj el ĉiutaga vivo, la lingvo aperis kiel plej riĉa kaj simpla, poezia kaj klara samtempe. Tio kredeble kaŭzis, ke dum ĝia dekses jara ekzistado, ĝi konservis sen ia difekto sian propran »spiriton« internacian, egale kompreneblan por ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ plej multo el ili) akiris per zorga legado de diversaj verkoj el nia »Biblioteko«; tion ili povis fari nur per longa persona laborado, pro manko de plenaj lernolibroj kaj vortaroj. Sed hodiaŭ, kiam multegaj personoj ekiras nian »rondon familian« kaj pli kaj pli celas per tio ricevi nur plej rapidan profiton, oni plu ne havos tempon aŭ povon fari tiun saman laboron; sekve oni vole-nevole enkondukos naciajn apartaĵojn en nian lingvon kaj riskos tiel ĝin difekti. Jen kial mi decidis publikigi tiun libreton. Certe mi ne celas senutiligi naciajn lernolibrojn aŭ sennecesigi personan legadon de niaj verkoj: ĉio tio ĉi estos ĉiam utila por lerni lingvon internacian, kiel nacian ; sed mi volas helpi al verkado de plenaj naciaj lernolibroj aŭ al tralegado fruktodona de Esperantaj libroj, difinante kaj fiksante leĝojn, kiujn doktoro Zamenhof ne volis doni »el katedro«, sed proponis modeste per ekzemploj. Oni eble trovos, ke tiu verketo mankas planon kaj formon; oni renkontos troaĵojn, ripetitaĵojn; oni plendos pri mankoj; tion ĉi mi scias tiel bone, kiel iu ajn, sed ĝin mi volis iom: unue , por ne atendigi senfine la publikon; due , ĉar mi plej zorge klarigis kaj (por oportuneco) ripetis punktojn, pri kiuj oni plej ofte demandis min de l' tempo, kiam mi faras kursojn kaj estas redaktoro de »Lingvo Internacia«; trie , ĉar estis necese klarigi detale, ekzemple por franco, tion, kio ŝajnas tute natura al anglo aŭ germano; fine , mi konfesas, ĉar tiu verketo estas en mia ideo nur parto de alia pli plena kaj pli grava, kiun mi faros, se tion permesos al mi la estonto. Kiel oni vidos, mi donis kiel certa nur tion, kio efektive estas certa laŭ ĝenerala uzado, aŭ laŭ vortoj aŭ ekzemploj de Doktoro Zamenhof. Kiam tio ĉi povis esti interesa, mi citis detale fontojn de miaj ekzemploj: senutile estas diri, ke mi ne permesis al mi krei ekzemplojn por bezonoj de ia temo: tio apartenas nur al aŭtoro mem de la lingvo, ne al alia. Escepto tamen estas farita unue por tiuj reguloj, kiuj estas pure gramatikaj aŭ neniel disputataj, due por kelkaj paragrafoj en parto dediĉita al artikolo. [1] Miajn ekzemplojn mi tiris unue el verkoj de Doktoro Zamenhof , precipe el »Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kiujn ĉiu povas ankoraŭ nun aĉeti; mi devas tamen diri, ke mi uzis la unuajn eldonojn de tiuj verkoj, ĉar en ili ne estas alportitaj ŝanĝoj de aliaj personoj. Poste, mi prenis ankaŭ miajn ekzemplojn el verkoj de aliaj malnovaj Esperantistoj , aŭ ĉar mi havis ilin antaŭ okuloj, aŭ ĉar citebla frazo pli bone klarigas regulon. Nomon de tiuj personoj oni trovos citita en la verko mem; tie ĉi mi diros nur, ke mi trovis grandan helpon precipe en bonegaj lernolibroj aŭ skizoj gramatikaj de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Gernet, Kofman, Nylén, Villareal, kaj aliaj [2] Fine, mi devas diri, ke mi ne pretendas doni tie ĉi ĉiujn regulojn, ekster kiuj oni devige skribos malbone en Esperanto; eĉ mi ne diras ke oni devige skribos malbone, se oni iros kontraŭ ili, sed certe oni ricevos de ili helpon. Oni ja trovas en bonaj aŭtoroj ankaŭ kelke da maloftaj aliaj skribmanieroj, sed mi ne parolis aŭ ne prenis ilin pro ilia tro malgranda uziteco, kvankam kelkaj tre plaĉas al mi. Resume, mi verkis tiun libreton, trudinte al mi unu regulon: konstati ne proponi ; kaj per tio ĉi, mi kredas esti fidela al la observa metodo, kiu regas lingvajn sciencojn, kiel aliajn naturajn. Kaj se iu estas terurigita de ŝajna longeco aŭ komplikeco de tiu sintakso, tiel simpla tamen rilate al aliaj lingvoj kaj nesimpla absolute nur pro diverseco de niaj naciaj kutimoj, tiam mi konsilos ke li zorge meditadu tiujn ĉi principojn, kiujn donis S-ro Cart en sia supera kurso ĉe Pariza Sorbonno. 1. Esperanto, estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruaj homoj. 2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute: ĝi devas, laŭ supra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti. 3. La principo de internacieco, kiam tiu ĉi estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn. 4. En Esperanto estas nur: a ) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; b ) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona. 5. Ekster supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modeloj, sed kiuj ne povas esti trudataj kiel leĝoj. Parizo, 26-a de majo 1903. Paul Fruictier. M A L L O N G I G O J . Komunaj: e. = ekzemple. D-ro, D o = Doktoro. k. a. = kaj aliaj. Frl., F-ino = Fraŭlino. k. c. = kaj ceteraj. K-io, K o = Kompanio. k. s. = kaj similaj. n-ro, N o = numero. k. sekv. = kaj sekvantaj. P-ro, P o = Profesoro. k. t. p. = kaj tiel plu. S-ro, S o = Sinjoro. t. e. = tio estas. S-ino = Sinjorino. En serio da similaj kunmetitaj vortoj oni skribas ofte: Rus- , Svis- , Turk- , Svedlando = Ruslando, Svislando, Turklando, Svedlando. Rusl. = Ruslando. El- kaj enportado = elportado kaj enportado. Specialaj por tiu libro: Z. = »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof. Haml. IV. 2. = Hamleto, en akto 4-a, sceno 2-a. Esperantisto 38/27 = paĝo 27-a en N o 38-a. Mary. XX. 7. = Princino Mary (de S o de Wahl), paĝo 20-a, linio 7-a. K. T. = Kvar Tagoj, de S o Kazi-Girej. Aliaj verkoj estas nome cititaj. L. I. = revuo »Lingvo Internacia«. Interkrampaj nombroj montras ordajn numerojn de paragrafoj, kiujn oni konsilas legi. ESPERANTA SINTAKSO. I. DIFINO DE VORTOJ. 1. Sintakso montras kiamaniere vortoj interligiĝas por formi ĉenon de parolado. 2. Parolado konsistas el propozicioj. 3. Propozicio estas aro da vortoj, per kiu oni certigas (aŭ demandas) agon, staton aŭ econ pri persono aŭ afero. Plena propozicio konsistas el du ĉefaj partoj (aŭ terminoj): 4. Subjekto pri kiu oni certigas ion; Predikato , afero, kiun oni certigas pri subjekto. Rim. 1. Subjekto povas iafoje ne esti esprimata. E.: Pluvas , fulmas 2. Iafoje propozicio estas neplena, kiam mankas unu el la terminoj. Tiam mankanta termino povas facile esti divenata per ĉenigo de ideoj, ekzemple en respondoj. 5. Subjekto de propozicio estas ĉiam: a ) unu substantivo (aŭ kelkaj substantivoj); b ) aŭ alia vorto uzata substantive, nome: pronomo (mi), adjektivo (mia kara, mia belo estis brava, juna dano,—tri fratoj vivis amike; unu mortis), infinitivo (mensogi estas honte); c ) aŭ vorto de alia klaso uzata, kiel materia esprimo de ĝia propra formo (kiel—la vorto kiel estas uzata post tiel .) Rim. Oni povas ankaŭ preni enhavon de tuta propozicio por subjekto de sekvanta propozicio: Estas agrable al mi, ke vi aĉetis tiun domon . Tie ĉi » ke vi aĉetis « estas la subjekto. 6. Predikato estas a ) predikateca verbo , kiu montras per si mem en difinita maniero ian agon, ian staton, ian econ. E.: Arbo kreskas, verdiĝas ; b ) aŭ ne predikateca verbo , kiu ne montras per si mem difinitan agon, sed estas akompanata de adjektivo, participo aŭ substantivo predikateca (difinanta kaj priskribanta subjekton). E.: urbo estas belega ; kolombo estas birdo ; k. t. p. Tion oni nomas d i s i g i t a p r e d i k a t o. 7. Predikato povas esti pli precize difinata de adverbo, aŭ de substantivo (aŭ vorto uzata substantive) regata de prepozicio. Tio utilas por montri objekton [3] de ago kaj apudajn cirkonstancojn. E.: Cesaro venkis Pompeon en granda batalo 8. Substantivo povas esti difinata pli precize per aldono de alia substantivo aŭ substantivaĵo. E.: Tarkvino, reĝo de Romanoj. Tion oni nomas a p u d m e t o . 9. Al ĉiu substantivo oni povas aldoni adjektivojn aŭ participojn, kiuj ili ankaŭ povas esti difinataj de aliaj substantivoj. E.: Homo mortiginta sian patrinon estas granda krimulo. Homo utila je sia lando mortis. Rim. 1. Adjektivo, aldonita sen ia pero al substantivo, estas nomata a p u d m e t i t a por ĝin distingi de tiu, kiu estas aldonita per pero de verbo e s t i . E.: homo bona (adj. apudmetita), homo estas bona (adj. predikateca). 2. Al substantivo oni povas ankaŭ aldoni aliajn vortojn por ricevi ian difinon: la , tiu , ĉiu , k. c. II. ARTIKOLO. I. Uzado ĝenerala. 10. Artikolo » la , l' « neniam povas esti en multenombro aŭ en akuzativo. Oni uzas ĝin nur por difini vortojn, t. e. por montri, ke oni parolas pri konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj. Se oni parolas pri ia ajn ne konata, komune aŭ ne precize difinita afero, tiam oni uzas neniam » la «. En tiaj okazoj oni povas ofte meti antaŭ la vorto (pense aŭ efektive) unu el vortetoj » unu , ia , kelka «, aŭ el esprimoj » iom da , kelke da « k. s. La celo de artikolo » la « estas pli klarigi frazon, malhelpante, ke oni konfuzu priparolatan aferon kun alia simila. Tial oni povas ofte neuzi tiun vorteton, kiam ĝi efektive ne klarigas la ideon kaj kiam ni estas allogataj uzi ĝin nur pro nacia kutimo. La sola kondiĉo estas, ke la frazo restu ĉiam plej klara. Se oni estos embarasata, prefere estas neuzi artikolon ol ĝin trouzi. Manko da artikolo estas ja malpli malagrabla ol superfluo. Aliparte estas pli bone skribi plej mallongajn frazojn. Sed la unua, ĉefa regulo estas: skribi plej kompreneble por ĉiuj. Oni do ne ŝanceliĝu uzi artikolon, se ĝi ŝajnas iom pli klarigi kaj faciligi frazon; aŭ almenaŭ oni ŝanĝu formon de tiu frazo, se oni ne volas uzi artikolon pro ia kaŭzo. Rim. 1. Ni esploru jenajn ekzemplojn: U n u v i d v i n o h a v i s d u f i l i n o j n . L a p l i m a l j u n a e s t i s s i m i l a a l l a p a t r i n o (Z.), kaj: L a d o m o , e n k i u o n i l e r n a s , e s t a s l e r n e j o (Z.). Oni tuj vidas, ke » la « estas utila nur por belsoneco kaj insisto, sed ne necesa. » Maljuna, patrino « estas jam bone difinitaj de » unu vidvino havis du filinojn «; » domo « estas jam bone difinita de » en kiu oni lernas «. 2. Sed ni esploru jenajn frazojn: Ve n i g u l a k u r a c i s t o n , ĉ a r m i e s t a s m a l s a n a, kaj: M i a ĉ e t i s p o r l a i n f a n o j t a b l e t o n k a j k e l k e d a s e ĝ e t o j, (Z.) oni vidas, ke artikolo estas nepre necesa por komprenigi klare kaj rapide la ideon. Se ni dirus: » venigu kuraciston «, oni povus kredi ke ni volas ian ajn kuraciston. Per » la « ni montras: » venigu tiun kuraciston, kiun ni konas «, aŭ » kiu jam kuracis nin «. Simile: » mi aĉetis por infanoj tableton « signifus, ke tiuj infanoj estas iaj ajn infanoj, sed ne la niaj aŭ tiuj, pri kiuj ni jam parolis. II. Uzoj apartaj. 11. Ofte oni uzas » la « antaŭ nomo de unu individuo, unu afero, por montri, ke oni celas la tutan genton. E.: La riĉulo havas multe da mono (Z.), t. e. ĉiuj riĉuloj. La botisto faras botojn kaj ŝuojn (Z.) t. e. ĉiu botisto. Oni diras, ke la vero ĉiam venkas (Z.). En la arbaro, en la historio, en la urbo, sur la kamparo , k. t. p. 12. Simile antaŭ vorto en multenombro » la « povas montri ĉiujn estaĵojn apartenantajn al la klaso citata. E.: La ŝipanoj devas obei la ŝipestron (Z.), t. e. ĉiuj ŝipanoj. La Parizanoj estas gajaj homoj (Z.) t. e. en ĝenerala maniero, ĉiuj homoj loĝantaj en Parizo estas gajemaj. 13. K i a m l a s e n c o r e s t a s k o m p r e n e b l a, oni povas en tiaj okazoj forigi » la «. E.: Vitro estas rompebla kaj travidebla. (Z.) Verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn. (Z.) Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. (Z.) Urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj. (Z). En urbo, en historio, en arbaro, sur kamparo, en filozofio , k. c. III. Propraj nomoj. 14. Oni plej ofte ne uzas artikolon » la « antaŭ propra nomo. Tion oni ne faras ankaŭ por la vortoj: S i n j o r o , S i n j o r i n o , F r a ŭ l i n o , kaj similaj,—aŭ por nomoj de p r o f e s i o , r a n g o , k. c. sekvataj de propra nomo. E.: Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. (Z.) Esperanto estas kreita de Doktoro Zamenhof. Imperiestro Vilhelmo II-a reĝas en Berlino. 15. Kiam estas adjektivo aŭ substantivo antaŭ propra nomo, tiam oni povas uzi artikolon » la «. E.: Antaŭ hieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta Eŭropo. (Grabowski, Nova Jaro.) Li aŭdis pri nia lingvo per la granda lingvisto Doktoro Gabrielo Bálint. (P. Nylén, Lingvo Internacia, 28.) Rim. Oni trovos grandan konfuzaĵon en la aŭtoroj, eĉ plej bonaj, pri uzo de artikolo » la « antaŭ propra nomo. Regulo plej simpla estas: demandi ĉu uzo de artikolo aldonas ion necesan por malhelpi malkomprenon? Oni devas konfesi, ke preskaŭ ĉiam » la « estas tute ne utila antaŭ propra nomo, ĉar neeble estas konfuzi estaĵon, aferon aŭ personon nome cititan kun alia. Tial varme konsilinde estas uzi neniam artikolon antaŭ propra nomo, eĉ antaŭigata de adjektivo aŭ substantivo, escepte, kiam (tre malofte) oni povos trovi ian profiton en ĝia uzo. Tial inter jenaj frazoj el »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof: » La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. « kaj » Gesinjoroj N. hodiaŭ venos al ni «, la dua estas tre preferinda. 16. Kiam propra nomo estas uzata en senco komuna, tiam oni uzas kompreneble artikolon, kiel por aliaj komunaj nomoj. E.: La turko ekpafis al mi ,—t. e. tiu turko, pri kiu mi parolis. La rusoj loĝas en Rusujo. La Tolstoj estas maloftaj ,—t. e. homoj kiel Tolstoj. Calderon estis la Aristofano de Hispanujo ,—t. e. Calderon ludis en Hispanujo saman rolon, kian Aristofano ludis en Grekujo. IV. Gradoj de komparo. 17. Oni uzas laŭvole artikolon » la « en gradoj de komparo. Tamen oni renkontas ĝin pli ofte kun »p l e j «, ol kun »p l i «. E.: El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. (Z.) Kial? demandis mi kun elvido de la plej pura simplanimeco. (Mary 14.) Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. (Z.) Plej bona estos, se vi ĝin forgesos! Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. (Haml. I. 5.) Ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. (Haml. II. 2.) La mallaŭdo de tia persono devas esti pli grava ol la aplaŭdado de alia. (Haml. III. 2.) Via pano estas malpli freŝa ol mia. (Z.) Rim. 1. La supra regulo koncernas nur la terminojn de l' komparo, sed ne la komparilojn mem (pli, malpli). Oni ja uzas »l a p l i«, »l a m a l p l i «, nur por montri superlativon inter du aferoj: » unu vidvino havis du filinojn; la pli maljuna ...« (Z.) 2. » La « oni ordinare ne uzas antaŭ »p l e j , m a l p l e j «, kiam tiuj vortoj rilatas verbon: » Li estas la homo, kiun mi plej admiras. « V. Antaŭ adjektivo. 18. Kiam adjektivo difinas substantivon esprimitan, reguloj estas samaj, kiaj por substantivo sola. 19. Kiam adjektivo estas sola, t. e. kiam la substantivo, kiun ĝi difinas, ne estas esprimita, tiam oni uzas ofte artikolon antaŭ la adjektivo. E.: Ili batis unu la alian. (Beaufront.) Jen estas via ĉapelo kaj jen la mia. La Plejpotenca, faru nian venon Por li saniga. (Haml. II. 2.) ... Alie kiu volus elportadi La mokojn kaj la batojn de la tempo, La premon de l' potencaj, la ofendojn De la fieraj, falson de la juĝoj...? (Haml. III. 1.) Rim. Kontraŭan uzon oni renkontas: Ne estas vi sensenca, ĉar alie Nenion vi decidus; sed la senco En vi sendube tute malsaniĝis, Ĉar eĉ freneza tie ne erarus. (Haml. III. 4.) 20. Preskaŭ ĉiam oni uzas » la « antaŭ nombra adjektivo montranta tagon, horon, vicon, k. c. kiam la vorto »t a g o , h o r o « k. c. ne estas esprimita. (75.) E.: Januaro estas la unua monato de la jaro, aprilo estas la kvara, novembro estas la dek- unua, decembro estas la dek-dua. (Z.) Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de marto. (Z.) 21. Iafoje artikolo » la « antaŭ adjektivo (kaj antaŭ substantivo komuna) servas por igi ĝin propra nomo. E.: La patro adoras nur la Nevideblan. (Kofman, Kain, I. 1.) Preĝu al la Sankta Virgulino. (Z.) Demandu vin la Kreanton. (Kofman, Kain, I. 1.) VI. Sezonoj, monatoj, tagoj, festoj. 22. Antaŭ nomo de sezono oni uzas laŭvole » la «. E.: En la vintro oni hejtas la fornojn. (Z.) En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. (Z.) 23. Por monatoj kaj tagoj de semajno oni ordinare uzas artikolon nur se kunestas alia komuna vorto. E.: Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo. (Z.) Januaro estas la unua monato de la jaro. (Z.) Mi iros la proksiman ĵaŭdon. (Cart, Esp. en 10 lec. V .) Monato septembro estis pluvoriĉa. Ni kutime iras sur la kamparon dum la monatoj julio kaj aŭgusto. Rim. 1. Oni povas agi por tiuj nomoj, kiel por la propraj. Tamen oni atentu bone esprimi sian penson. En la frazo: » mi iros la proksiman dimanĉon «, multaj komprenas: » la plej proksiman dimanĉon «, kion ili ne faras per » mi iros proksiman dimanĉon «. Aldoni tie la vorton » plej «, estus do utile. 2. Ne konsilinde estas uzi » la « anstataŭ » ĉiu «, kiel ekzemple en la frazo: » En la dimanĉo mi restas hejme « (Cart), ĉar senartikolaj popoloj povus ne kompreni tiun formon. Multe pli klare oni diras: » Mi restas hejme en ĉiu dimanĉo aŭ ĉiudimanĉe «. 24. Tago de festo estas nomata en Esperanto laŭ jena maniero: Paŭla festo, Paŭla tago, Tago de Sankta Petro, k. t. p.; oni do ne devas diri, kiel en kelkaj lingvoj: La Sankta Petro. VII. Aliaj okazoj. 25. En citado de nomoj oni povas laŭvole ripeti aŭ ne ripeti » la « antaŭ ĉiu aparta substantivo aŭ adjektivo. E.: La arboj, floroj kaj kreskaĵoj de tiu ĝardeno estas belaj. La saĝa, elokventa kaj lerta advokato diris. aŭ: La arboj , la floroj , k. c. Sed de l' tabulo de memoro mia Forviŝu mi mem ĉion, kio restis, Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo. (Haml. I. 5.) 26. Antaŭ infinitivo oni ne uzas artikolon. Ne diru do: »la manĝi kaj la trinki estas necesaj por la vivi«, sed: »manĝi kaj trinki ...«, aŭ: »la manĝado kaj la trinkado ...« (167. R. 1.) 27. Post vortoj »k i e s , ĉ i u , ĉ i u j « oni ne uzas artikolon. E.: La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro. (Beaufront.) Mi arestis ĉiujn krimulojn. La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj; kaj la trinkantoj vinon vespere estas neelporteblaj, kiel ĉiuj sanaj. (Mary XI.) 28. Oni povas apostrofi artikolon: a ) post prepozicio finata de vokalo; b ) antaŭ vokalo (Zamenhof, Esperantisto 44); c ) neniam antaŭ h , kiam la antaŭiranta vorto ne finiĝas per vokalo. (Beaufront.) VIII. Kvanto, eco, unu, ia. 29. Kiam vorto estas uzata en senco parta, t. e. kiam oni celas montri iom da io, kelkajn erojn da io, oni ne uzas artikolon » la «. 30. Antaŭ vorto uzata en tia senco oni uzas nenian alian vorteton, kiam la ideo rilatas pli la naturon, la econ de l' afero, ol ĝian kvanton. E.: Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. (Z.) 31. Se kontraŭe oni celas aparte kvanton, oni tiam uzas esprimojn: »i o m d a, k e l k e d a«, k. s. (kun nominativo). E.: En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. (Z.) Mi memoris, ke mi ankaŭ faris kelke da pafoj. (K. T. 3.) 32. » Unu « oni uzas ordinare nur por kalkuli, por montri, ke estas unu, ne kelkaj estaĵoj. Iafoje tamen ĝi estas uzita, kiel nedifina artikolo, sed malofte. E.: Unu vidvino havis du filinojn. (Z.) 33. » Ia « ludas ankaŭ iafoje rolon de nedifina artikolo, kiam oni volas insisti pri nedifiniteco de priparolata afero. E.: Iaj strangaj sonoj atingas min ... kvazaŭ iu ĝemas. (K. T. 5.) Tabelo unuvida pri difino de vorto per artikolo »la«. »LA« difinas vorton t. e. apartigas ĝin de aliaj ĝiaj similaj: A. Rememorigante, ke oni konas ĝin aŭ ĵus parolis pri ĝi. E.: Mi ektrinkis: la akvo estis varma ( K. T. 9 ), t. e. tiu akvo. Jen estas la pomo, kiun mi trovis ( Z. ), t. e. tiu pomo, kies trovon mi jam anoncis. B. Resumante antaŭan detalan priskribon. E.: La najbaro fariĝis en tiu ĉi tago ne priskribeble timiga ( K. T. 13 ), t. e. tiu najbaro, pri kiu mi jam skribis multajn paĝojn. C. Anoncante tujan klarigon. E.: La plena pentraĵo ekflamas en mia imago: ĝi estis antaŭ longe ... k. t. p. ( K. T. 7. ) D. Montrante, ke objekto priskribata apartenas al nomita persono aŭ objekto. E.: Mi malkovras la okulojn ( K. T. 7 ), t. e. miajn okulojn. La bajoneto eniris al li rekte en la koron ( K. T. ) t. e. lian koron. E. Montrante tutan genton, aŭ almenaŭ plej grandan parton. E.: La rusoj loĝas en Rusujo. ( Z. ) F. Igante vorton komunan nomo propra, aŭ preskaŭ propra, tiel ĝi estas apartigita de aliaj. E.: La suno brilas. ( Z. ) La Plejpotenca faru nian venon al li saniga. ( Z. ) III. SUBSTANTIVO. I. Rilatoj kun verbo. 34. Subjekto. Substantivo, kiu estas subjekto de verbo, povas havi nur formojn o en ununombro, oj en multenombro. (Nominativo.) Oni vidas, ke substantivo estas subjekto de ia verbo (4-5), metante kiu , kio antaŭ tiun verbon. La vorto, per kiu oni respondas, estas la subjekto (= kiu faras la agon, kiu, kio estas aŭ fariĝas tia). E.: La riĉulo havas multe da mono. (Z.) Kiu havas multe da mono? La riĉulo. »La riĉulo« estas do subjekto. Papero estas blanka. (Z.) Kio estas blanka? La papero. De timo paliĝis Antono. Kiu de timo paliĝis? Antono. Miaj fratoj batis min. Kiu batis min? Miaj fratoj. 35. Rekta komplemento. Substantivo, kiu estas rekta komplemento de verbo (sen antaŭesto de prepozicio), povas havi nur formojn on en ununombro kaj ojn en multenombro. (Akuzativo.) Oni vidas, ke substantivo estas rekta komplemento de verbo, metante kiun , kion post tiu verbo. La substantivo, per kiu oni respondas, estas la rekta komplemento. E.: Diru al mi vian nomon. Diru kion? Vian nomon. »Vian nomon« estas do rekta komplemento. Mi havas bovojn. Mi havas kion? Bovojn. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. (Z.) Oni devas tralerni kion? Lernolibron. Rim. 1. Oni vidas per supraj ekzemploj, ke subjekto povas esti post sia verbo, kaj komplemento antaŭ sia verbo. Ne metu do ĉiam en akuzativon la vorton, kiu estas post la verbo. 2. Rekta komplemento de verbo aktiva fariĝas subjekto, se oni metas la verbon en pasivan formon. E.: Mia patro amas min = mi estas amata de mia patro .— Mi posedas hundon = hundo estas posedata de mi . Tial oni komprenas, kial »esti« kaj aliaj stataj verboj ne povas havi rektan komplementon ĉar ili ne posedas pasivan formon. (140.) 36. Nerekta komplemento. V orto, kiu estas sub influo de prepozicio (nerekta komplemento), havas ĉiam nominativan formon, escepte en okazo de almovo. (117, 118, 119.) E.: Donu al la birdoj akvon. (Z.) De la patro mi ricevis plumon. (Z.) Venu kune kun la patro. (Z.) Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. (Z.) Rim. 1. Rimarku precipe lastan ekzemplon. Kuko , konfitaĵo dependas de » kun «, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: » mi trinkis teon kaj kafon «, ĉar »k a j « ne estas prepozicio. 2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«. Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne zorgas bone konstrui sian frazon. ( Laŭ rimarko de F. Chaufoureaux, en Lingvo Internacia, n-ro 25. ) 37. Forigo de prepozicio. Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo postulas difinitan prepozicion. (114). E.: Obei al la patro aŭ obei la patron. (Z.) Enui je la patrujo aŭ enui la patrujon. (Z.) Rim. 1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e. praktike , kiam oni ne trovas jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.) 2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo, daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: » Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro «. (Privata let.) 38. Almovo. Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝon n , eĉ se ĝi dependas de prepozicio. (117.) E.: La birdo flugis en la ĝardenon (Z.); ĝi estis ekster la ĝardeno kaj enflugis en ĝin. Frazo »la birdo flugis en la ĝardeno« signifus, ke la birdo estis jam en la ĝardeno antaŭ ĝia ekflugo. Tio ĉi povas tre influi sur la sukceson de nia afero. (Beaufront.) Sur la danan tronon mi havas rajtojn. (Haml. V . 2.) 39. Tempo, kosto, mezuro, pezo , k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p. (76, 121.) E.: Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro. (Z.) Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. (Z.) II. Rilatoj kun aliaj substantivoj. 40. Apudesto ekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la alian sen pero de ia prepozicio. (8.) 41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti en nominativo. (37. R. 2.)