Rights for this book: Public domain in the USA. This edition is published by Project Gutenberg. Originally issued by Project Gutenberg on 2008-02-05. To support the work of Project Gutenberg, visit their Donation Page. This free ebook has been produced by GITenberg, a program of the Free Ebook Foundation. If you have corrections or improvements to make to this ebook, or you want to use the source files for this ebook, visit the book's github repository. You can support the work of the Free Ebook Foundation at their Contributors Page. The Project Gutenberg EBook of Karlo, by Edmond Privat This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Karlo Author: Edmond Privat Release Date: February 5, 2008 [EBook #24525] Language: Esperanto *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KARLO *** Produced by David G. Simpson KARLO Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto Tria Eldono Edmond Privat 1910 ANTAŬPAROLO DE L' VERKINTO La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro. Mi intencis prezenti dudek tekstojn aranĝitajn tiamaniere, ke en ĉiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' ĉiutaga vivo. Por pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek ĉapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia infaneco, ĝis lia edziĝo. Kompreneble nek romano, nek eĉ sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo, ligitaj inter si per ĝenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol lernoĉapitrojn eble trovos en tiu ĉi libro tiuj plenaĝaj personoj, por kiuj ekzistas ia poezia ĉarmo en rememoroj pri infaneco kaj juneco eĉ el plej simplaj okazintaĵoj de l' ĉiutaga vivo. Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de ĉapitro, ili faru multajn demandojn pri ĝi kaj donu al la lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos plimultigi ilin laŭ la tempo disponebla.) Aŭdado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej bezonata afero ĉe la kursoj, ĉar tion la lernanto ne povas facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la lernanton pri la akcento (ĉiam sur la antaŭlasta silabo) kaj ankaŭ pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj. Ĝenevo, en Januaro 1909. EDMOND PRIV AT. ENHAVO Antaŭparolo de l' verkinto 1. — La familio 2. — La hejmo 3. — La servistino 4. — Dimanĉo 5. — Lernado 6. — La ideoj de Karlo 7. — La sonĝo de Karlo 8. — La liceo 9. — Ekzameno 10. — Liceano 11. — Latina leciono 12. — La amiko 13. — Sur la rivero 14. — La profesoro de historio 15. — La sekreto de Karlo 16. — Ĉagrenoj 17. — Studento kaj poeto 18. — Alico 19. — Kuracisto 20. — En Italujo 1. La familio. Kiam naskiĝis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis ankoraŭ tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu ĉi mondo kaŭzis grandegan ĝojon en la tuta familio. Filo! vera vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri Karlo kaj ĝuis internan kaj trankvilan plezuron. Sed la patro de S-ro Davis estis tro ĝoja por esti trankvila. Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj li kontraŭe sentis en si infanan gajecon. Dum du tagoj post la naskiĝo de Karlo, li ne povis labori en sia oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto, eniris en ĉiajn magazenojn por aĉeti aferojn tute senutilajn; al ĉiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile vidi, ke li estas kontenta. La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili loĝis en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskiĝon de ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto, la feliĉa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el ŝiaj fratoj kaj tri el ŝiaj fratinoj estis edziĝintaj kaj eĉ havis infanojn, kiam fraŭlino Margareto renkontis la junan S-ron Davis, kun kiu ŝi baldaŭ fianĉiniĝis kaj poste edziniĝis. Fraŭlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolĉa. Pro tio ĉiuj gefratoj tre amis ŝin kaj ŝiaj gepatroj ricevis grandan ĉagrenon, kiam ŝi devis forveturi kun sia juna edzo. Ĉe la baptotago de Karlo, preskaŭ la tuta familio de Sinjorino Davis ĉeestis, kaj ankaŭ la patro kaj la juna frato de Sinjoro Davis. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian patran avon S-ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S-ron Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej maljuna fratino de Sinjorino Davis. Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj blondaj haroj, sinjoreto Karlo-Teodoro ŝajnis gaje rideti kaj, subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris al la ĉeestantoj en la preĝejo laŭtan, sed nekompreneblan paroladon, kiu preskaŭ rompis la seriozecon de la ceremonio. Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li pluvegon da kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj kaj estante jam tre modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tie li mirigis multajn personojn. Grava rimarko. — Por respondi al la demandoj oni devas neniam uzi simple "jes" aŭ "ne", sed ordigi la vortojn de la demando mem alimaniere kaj aldoni la necesajn vortojn. EKZEMPLE: Ĉu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskiĝis? — Jes, la gepatroj de Karlo, Sinjoro kaj Sinjorino Davis, estis ankoraŭ junaj, kiam naskiĝis ilia filo. 1. Ĉu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskiĝis? — 2. Ĉu Karlo estis la unua infano de S-ro Davis? — 3. Kion faris la patro de S-ro Davis? — 4. Kiel oni anoncis la naskiĝon al la gepatroj de S-ino Davis? — 5. Kiom kostas la sendo de telegramo? — 6. Donu kelkajn baptonomojn de knaboj kaj knabinoj. — 7. Kion oni faris al Karlo en la preĝejo? 2. La hejmo. Junaj gesinjoroj Davis estis nek riĉaj, nek malriĉaj, kaj havis plej ĉarman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda ĝardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed ĉio estis tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la ĉambroj ĉio estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Ĉie oni povis admiri kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de Sinjorino Davis aranĝis ĉiujn aferojn. La patro de Karlo-Teodoro estis ĉefkomizo en filio de la Nacia Banko kaj li ricevis tre bonan salajron. Ĉar nek li, nek lia edzino multe elspezis, li povis ĉiujare ŝpari sumon por "siaj infanoj". Efektive Karlo ne ĝuis tre longe la gloron esti sola en la nova generacio de l' familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuris tre bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antaŭ tre longe . . . kiam li estis malgranda. Aliaj kredeble estus iĝintaj tre ĵaluzaj, sed Karlo estis grandanima, kaj lia vizaĝo tuj montris larĝan rideton kaj afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto. Karlo tre multe interesiĝis je la progresoj de sia fratineto Helenjo. Kiam ŝi ankaŭ povis kureti tra la domo, li fariĝis ŝia instruanto kaj gvidanto. Karlo estis tre observema kaj ankaŭ tre entreprenema. Li penadis imiti ĉion interesan, kion li vidis aŭ pri kio li aŭdis. Uzante tablon kaj multajn seĝojn, li konstruis grandan ŝipon, kies bela flava kamentubo estis . . . la paperkorbo de lia patro. Por Helenjo li ĉiam aranĝis komfortan sidejon per broditaj kusenoj forprenitaj el la salono. Kiam Sinjorino Davis laboris ĉe sia kudromaŝino kaj Karlo ekfajfis kaj bruadis por anonci, ke danĝera ventego minacas la ŝipon, la timigata fratineto ekploris, tremante inter la broditaj kusenoj. Subite ĉio haltis: la kudromaŝino kaj la ŝipo. Helenjo baldaŭ retrankviliĝis sur la genuoj de l' patrino, konsolita, ĉu per ŝiaj dolĉaj kisoj, ĉu per la elokventaj klarigoj de Karlo, kiu venigis la ventegon nur por havi la okazon kuraĝe savi sian fratinon. Supre en la domo estis longa subtegmenta ĉambro, en kiu kuŝis ĉiaj kestoj, korboj, seĝoj kaj malnovaj objektoj. Estis por Karlo vera paradizo. Kiam li trovis malfermita la pordon de l' ŝtuparo, li rapide rampis al la ŝatata ĉambrego. Tie li plezurege ĉirkaŭpromenis, malfermante la kestojn, palpante kaj malordigante ĉiujn aferojn. La ĝojo daŭris ĝis lia patrino aŭ la servistino, aŭdinte bruon, venis lin serĉi kaj rekondukis lin malsupren. 1. Ĉu gesinjoroj Davis estis riĉaj? — 2. Kie ili loĝis? — 3. Citu kelkajn meblojn, kiuj troviĝas en via hejmo? — 4. Kion faris la patro de Karlo? — 5. Ĉu li multe elspezis? — 6. Ĉu Karlo estis ĵaluza? — 7. Kiel oni nomis lian fratinon? — 8. Per kio Karlo konstruis ŝipon? — 9. Sur kion li sidigis Helenjon? — 10. Per kio oni kudras? — 11. Kiu estas la plej granda firmo por la fabriko de kudromaŝinoj? — 12. Kiu ĉambro estis en la supro de la domo? — 13. Kio estis en ĝi? — 14. Ĉu Karlo ŝatis iri tien? — 15. Kion li faris en tiu ĉambro? — 16. Kiu kondukis lin malsupren? — 17. Ĉu estas lifto en via domo? — 18. Ĉu vi loĝas sur la unua etaĝo? — 19. Kiom da loĝantoj estas en via urbo? 3. La servistino. La geavoj de Karlo konservis tre longe unu servistinon, kiun ĉiuj en la familio tre amis pro ŝia fideleco kaj diskreteco. Kiam la juna Sinjoro Davis edziĝis, la servistino iris en la novan hejmon por ĉion aranĝi. La juna edzino tiom plaĉis al ŝi, ke ŝi tie restis; kaj post la naskiĝo de Karlo, ŝi decidis, ke ŝi neniam foriros. Ŝia nomo estis Anjo. Ŝi havis pintan nazon kun du malgrandaj grizbluaj okuloj kaj vangoj ĉiam tre ruĝaj, kiel pomoj. Sian blankan kufon ŝi preskaŭ neniam demetis, sed ofte okazis, ke Karlo fortiris ĝin por vidi la koloron de ŝiaj haroj. Ĉiufoje li ricevis pro tio vangofrapon kaj tuj poste kison. En la domo Anjo faris ĉion; ŝi estis samtempe kuiristino kaj ĉambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke ŝi facile plenumis ambaŭ taskojn. Sinjorino Davis ŝin ofte helpis kaj faris ĉiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron al la juna dommastrino pro ŝia granda delikateco en ĉio. Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo kun Anjo. Ŝi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan retsakon. Post dekkvinminuta marŝado ili alvenis al la publika placo. Multaj ĉevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En la mezo de la placo, ĉirkaŭ la monumenta fontano, sidis la gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj, terpomoj, fromaĝoj, fruktoj ĉiuspecaj. Anjo diskutadis kun multaj virinoj kaj fine aĉetis diversajn legomojn kaj grandan pecon da butero. Kelkafoje ŝi metis ion en la retsakon de Karlo. Poste tre rapide ili hejmen revenis. Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La forkojn, kulerojn kaj tranĉilojn li ankaŭ alportis, sed neniam la glasojn, ĉar Anjo opiniis la aferon tro danĝera. Iam li rompis tason, ĉar li provis porti tri samtempe. Alkuris Anjo ĉe la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne vundiĝis." Anjo lin longe riproĉis, sed Karlo opiniis, ke estus multe pli saĝe, se ŝi irus tuj serĉi alian tason. Kun Karlo, Anjo estis ĉiam gaja kaj ŝercema; sed kun Helenjo, ŝi estis multe pli dolĉa kaj eĉ ŝajnis iom malĝoja rigardante ŝin. Ŝi prenis ŝin delikate en siaj brakoj kaj movis la kapon penseme. Ĉiuj same ŝajnis melankolie dolĉiĝi apud Helenjo. Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuraĝis multe ludi kun ŝi, ĉar ŝi ŝajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estaĵoj, kiuj bezonas multe da zorgoj. 1. Kiel nomiĝis la servistino de S-ino Davis? — 2. Ĉu ŝi estis diskreta? — 3. Kiu estis la koloro de ŝiaj vangoj? — 4. Ĉu ĉiuj pomoj estas ruĝaj? — 5. Kio estas en la mezo de pomo? — 6. Citu kelkajn fruktojn. — 7. Kiun vi preferas? — 8. Ĉu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? — 9. Kien iris Karlo kun la servistino? — 10. Kion li portis? — 11. Kiuj personoj estis sur la publika placo? — 12. Kion ili faris? — 13. Citu kelkajn legomojn? — 14. Kion aĉetis Anjo? — 15. Ĉu Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? — 16. Kiom da tasoj rompis Karlo? — 17. Kion li respondis al la riproĉoj de Anjo? — 18. Ĉu Helenjo estis amata de sia frato? — 19. Kion opiniis Karlo pri Helenjo? — 20. Kiujn ludilojn preferas la knabinoj? — 21. Ĉu kelkafoje Helenjo ploris? — 22. Kiam oni ploras? 4. Dimanĉo. Dimanĉe matene Karlo restis longe en sia liteto kaj ĝuis la dolĉajn sonĝojn, kiujn alportas la oraj sunradioj, enirante en la ĉambron inter la kurtenoj de l' fenestro . . . Subite li ekvidis la dolĉan vizaĝon de sia patrino, alveninta por lin veki. Li estis tre gaja. Laŭte sonoradis la sonoriloj de l' preĝejoj, dum lia patrino lin helpis por lia tualeto. Karlo opiniis, ke la spongoj estas tre malagrablaj objektoj, kiuj metas sapon en liajn okulojn. Li jam ofte konigis tiun impreson al sia patrino, sed ŝi tamen daŭrigis la uzadon de spongoj. Dimanĉe S-ino Davis vestis Karlon per brodita flanelĉemizeto, blanka pantalono kaj blua jaketo. Li havis flavajn ŝuetojn kaj grandan pajlan ĉapelon, pri kiu li estis tre fiera. Dimanĉe posttagmeze Karlo promenadis kun sia patro. Li ŝatis iri al la bordo de l' rivero por vidi la ŝipojn kaj la fiŝkaptistojn, kiuj estis tre multaj. Estis seriozaj sinjoroj, longbarbaj maljunuloj kaj ankaŭ multaj knaboj. Ĉiu silente sidis sub unu el la arboj apud la bordo. Ili pacience rigardadis la fadenon de sia fiŝkaptilo malaperantan en la akvo. De tempo al tempo iu levis subite sian kanon kaj dekroĉis de la hoko brilantan fiŝon, malespere saltantan ĉiuflanken. Antaŭ la vespero S-ro Davis kaj lia fileto revenis hejmen, kaj alvenis ĝustatempe por trinki varmegan tason da teo en la salono. Ofte la avo kaj onklo Jako vizitis ilin dimanĉe kaj ĉiuj vespermanĝis kune. La onklo Jako kelkafoje alportis sian fonografilon, kaj Karlo aŭdis mirindajn kantojn kaj muzikaĵojn. Iam onklo Jako diris ŝerckanteton antaŭ la granda buŝo de l' fonografilo. La maŝino ripetis la kanton poste kaj eĉ la ridegon de l' avo kaj de l' patro. Onklo Jako klarigis, ke la fonografilo ripetus kion ajn Karlo dirus antaŭ la maŝino, sed Karlo ne kuraĝis ion diri. Li jam opiniis, ke ofte estas tre saĝe silenti. Karlo tre ŝatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj aŭdi rakontojn pri la infaneco de sia patreto aŭ pri malproksimaj landoj, kiujn la avo vizitis. Li ŝatis aŭdi pri la maro, kaj tre deziris ĝin iam vidi. Kiam estis bela vetero, la tuta familio sidis en la ĝardeneto. La avo prenis sian pipon, ĝin plenigis per tabako kaj ĝin ekbruligis. La patro kaj la onklo fumis nur cigaredojn. Karlo tre malŝatis la tabakfumon, kiu doloris liajn okulojn. Li ofte demandis sian patron, kial la viroj fumas; kaj la patro ĉiam respondis: "por la plezuro". Karlo decidis, ke li trovos pli agrablan plezuron, ol fumadi, kiam li estos viro. Sed kiam lia avo diris al li, ke ĉiuj maristoj fumas, li ekŝanĝis sian opinion. 1. Kion faris Karlo dimanĉe matene? — 2. Kiu helpis lin por lia tualeto? — 3. Kion li opiniis pri la spongoj? — 4. Per kio vestis sian filon S-ino Davis, dimanĉe? — 5. Kiuj personoj estis sur la bordo de la rivero? — 6. Ĉu ili faris multe da bruo? — 7. Kiu venis ofte por vespermanĝi? — 8. Kion alportis la onklo? — 9. Pri kio parolis la avo? — 10. Kie sidis la familio dum somero? — 11. Nomu la kvar sezonojn de la jaro. — 12. Kiun vi preferas? — 13. Ĉu la patro fumis? — 14. Kiom kostas bona cigaro? — 15. Ĉu la maristoj ofte fumas? 5. Lernado. Karlo jam fariĝis forta knabeto kaj rapide grandiĝadis; sed li ankoraŭ ne eklernis la literojn de l' alfabeto. Lia patrino decidis, ke ŝi mem instruos lin en la komenco. Ĉiumatene ŝi sidigis lin apud si kaj malfermis grandan libron kun nigraj signoj. Ŝi klarigis al li, ke per tiuj signoj oni skribas kaj, se li bone lernas ilin, li povos baldaŭ legi belegajn rakontojn en libroj. Karlo opiniis, ke la homoj estas vere mallertaj kaj sensencaj: kial ili ne venus mem diri siajn rakontojn? Estus multe pli simple. Post pripensado li esprimis sian opinion al la patrino. — Sed, karuleto, ŝi diris, miloj da personoj volas koni la rakontojn. Estus neeble, ke la rakontistoj vizitu ĉiujn. Multaj rakontistoj loĝas tre malproksime, multaj estas mortintaj nun, kaj oni deziras tamen legi nun tion, kion ili skribis. — Sed kial ili ne parolis en fonografilo, kiel onklo Jako? Oni ĉiam povus aŭdi ilin. La patrino trovis Karlon iom tro diskutema: — Nu, karega, ŝi diris, kisante lin, vi devas eklabori. Sed Karlo profundiĝis en sia pensado . . . la strangaj nigraj signoj dancadis en nebulo antaŭ liaj okuloj. Li ripetis, A, B, C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis. La literon S li bone rekonis, ĉar ĝi similas serpenton, kaj ankaŭ O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo loĝis maljuna sinjorino kaj ŝia filino, kiuj ambaŭ instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn ĉiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede. Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum ŝi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo rimarkigis al Fraŭlino Linar, ke unu seĝo en la klasĉambro estas rompita kaj ankaŭ, ke estas desegnita vizaĝo sur la muro. Li demandis la fraŭlinon, ĉu tio estas ŝia portreto aŭ tiu de la maljuna virino. La fraŭlino treege ruĝiĝis. — Mi esperas, ke vi estos bona kaj ĝentila, diris lia patrino adiaŭkisante lin. — Ho jes, patrineto. Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldaŭ siajn manojn tute makulitaj je inko. Laŭ sia kutimo li viŝis ilin per sia antaŭtuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li, multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li certe pli amas sian fratinon Helenjon, ol ŝin. Rakontu skribe la supran ĉapitron. — 1. Kiu unue instruis Karlon? — 2. Kion faris la patrino de Karlo? — 3. Kion opiniis Karlo? — 4. Kiujn literojn li facile rekonis? — 5. Al kio similas la litero S? — 6. Kiu kondukis Karlon al la lernejo? — 7. Kion li rimarkis sur la muro? — 8. Kiun demandon li faris? — 9. Per kio Karlo makulis siajn manojn? — 10. Ĉu oni povas skribi sen inko kaj sen plumo? — 11. Ĉu Karlo estis en geknaba lernejo? — 12. Per kio li viŝis siajn manojn? — 13. Kiu ridis pri li? — 14. Ĉu de multaj jaroj oni uzas la skribmaŝinojn? — 15. Ĉu vi jam havis okazon uzi skribmaŝinon? — 16. Ĉu vi estas stenografiisto? 6. La ideoj de Karlo. Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion, li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj estas maroj, teroj kaj denove montoj ĝis la du ekstremaĵoj de la mondo. Tie sendube estas muro aŭ barilo, kiel sur ia ponto, por malhelpi, ke la personoj falu en abismon. Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremaĵoj de la mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antaŭen: nur la bluan ĉielon supre, kaj sub ĝi . . . nenion. Li tre miris kien falus iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremaĵo de l' mondo. Se li posedus la aeroplanon de la riĉa sinjoro, kiun konas lia patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren ĉe la alia flanko. Li miris kiel estas la subaĵo de la mondo. Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas kvazaŭ grandega oranĝo, rondiranta ĉirkaŭ la suno, kiu estas ankaŭ tre granda globo. Ĉiuj steloj kaj la luno estas ankaŭ globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la tero? Tiu demando lin multe priokupis, kaj li ŝajnis pripensadi dum la tuta tagmanĝo post la respondo de sia patro. Lia patrineto promesis ke, kiam li scios bone legi, ŝi aĉetos por li ilustritan libron pri tiuj aferoj. Karlo havis grandan admiron al ĉiuj metiistoj, al ĉiuj manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la ŝufariston enpikanta najlojn en la ŝuojn per martelo. Li eĉ vidis ie en la urbeto grandan ĉambron, kie multegaj junulinoj fabrikas ĉapelojn por sinjorinoj. Ili aranĝis rubandojn kaj plumojn sur la ĉapelo. Pasante apud granda hotelo, ili vidis, tra malaltaj fenestretoj, grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antaŭtukoj kaj ĉapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de rostaĵo alvenis al la nazeto de Karlo. En la stratoj ĉiu ŝajnis rapidi: knabo puŝis veturileton ŝarĝitan je pakaĵoj; maljuna lama viro kriante vendadis ĵurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke ĉiuj homoj laboras por gajni monon kaj aĉeti siajn vestojn kaj nutraĵojn kaj tiujn de sia familio. Ankaŭ tio multe pensigis Karlon. "Kion faras patreto?" li demandis. La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo; kaj li vidis sian patron skribanta sur granda librego ĉe alta tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion kaj li decidis, ke li mem preferos fariĝi kuiristo en hotelo aŭ veturigisto. 1. Kiel Karlo prezentis al si la formon de la mondo? — 2. Ĉu li bone komprenis la geografion? — 3. Kion li studos en la lernejo, krom la geografio? — 4. Kio estas aeroplano? — 5. Kiu fabrikas la panon? — 6. Kaj la kukojn? — 7. Kion oni povas aĉeti ĉe la spicisto? — 8. Kiom kostas unu funto da pano? — 9. Kion oni metas sur la ĉapelojn por sinjorinoj? — 10. Kiu profesio plej plaĉis al Karlo? 7. La sonĝo de Karlo. Post la interparolado kun sia patro pri la formo de l' tero, Karlo pripensis ankoraŭ tre ofte dum la tago. Strangan sonĝon li havis la sekvintan nokton. Li sonĝis, ke S-ro de Lavel, la riĉa amiko de lia patro, lin invitis por kunvojaĝado en sia aeroplano. Ili aĉetis grandan keston da biskvitoj kaj metinte ĝin sur la aeroplanon, ili sidiĝis kaj ekflugis for. Ili devis transiri altajn montojn. La aeroplano flugadis tre rapide kaj trapasis grizajn nubojn. Estis malseke kaj malvarme. Karlo sin premis kontraŭ sia gvidanto, dum ili pasis super akraj montpintoj kaj teruraj rokoj. S-ro de Lavel montris al Karlo, kiel la ebenaĵo subite finiĝas en la malproksimo. Tie estas la ekstremaĵo de la mondo, kiun li tiel deziris vidi. La aeroplano baldaŭ alteriĝis. Marŝinte kelkajn paŝojn, Karlo sin trovis ĉe la limo de la mondo. Estis granda kajo kun fera barilo inter limŝtonoj. Tenante la manon de S-ro de Lavel, Karlo kliniĝis por rigardi malsupren: nenio, nur bluo . . . senfine. Ambaŭ manĝis kelkajn biskvitojn tute malmoligitajn de la malvarmo. "Nu," diris S-ro de Lavel post momento, "ni nun veturos malsupren sur nia flugmaŝino, ĉu ne?" Karlo ektimis iom sed nenion diris. Ili forflugis. La aeroplano transpasis super la barilo kaj flugadis tute rekte for de l' tero. Post kelkaj minutoj, kiam ili estis jam tre malproksimaj de la tero, S-ro de Lavel ŝanĝis la direkton de la maŝino. Ĝi komencis oblikvan flugadon malsupren. Ili reproksimiĝis al la tero, kaj tiam ĝian subaĵon ili vidis. Pli kaj pli mallumiĝis, dum la aeroplano rapidege flugadis kurbe por restadi proksime de l' tero. Stranga afero: la ĉielo estis malsupre kaj flanke, sed supre kaj ĉe la alia flanko estis la bruna tero. La aeroplano estis malsuprenirinta tre rapide kaj povis nun flugadi preskaŭ horizontale. Ili ekvidis strangajn arbojn kun longa torda trunko rampanta. Baldaŭ domojn ili ekvidis, verajn domojn pendantajn sub la tero. Ili estis tre multaj kaj ŝajnis esti lignaj dometoj diverskolore pentritaj. Ĉiam pli kaj pli ili alproksimiĝis. Karlo rimarkis, ke la dometoj havas pintan tegmenton kaj ŝajnas pendi je la tero per granda fera ringo ligita al la trunkoj kaj branĉegoj de la rampantaj arboj. Inter la domoj estis pontoj, sur kiuj aperis multaj homoj ŝajne blanke vestitaj. Klininte sin por pli bone vidi, Karlo perdis sian ekvilibron kaj falis en la abismon . . . Li sentis la malvarman aeron siblantan je liaj oreloj, dum li senfine faladis en la profundegaĵo. — "Nu, karuleto, estas malfrue, vi devas ellitiĝi!" Lia patrino lin vekis. Karlo frotis siajn okulojn: "Patrineto," li diris oscedante, "mi vidis homojn sub la alia flanko de l' mondo." 1. Kiu invitis Karlon por vojaĝi en aeroplano? — 2. Kion montris S-ro de Lavel al Karlo? — 3. Ĉu Karlo iom timis? — 4. Kion faris la aeroplano? — 5. Kiujn domojn ekvidis Karlo? — 6. Ĉu ilia tegmento estis ronda? — 7. Kio estis inter la domoj? — 8. Kion faris Karlo por pli bone vidi? — 9. Kio okazis? — 10. Kiu vekis lin? — 11. Rakontu sonĝon, kiun vi faris. 8. La liceo. Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li sufiĉe longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon. ( Liceo estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas ĝis ili fariĝas studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedaŭrinde ĝi estis malproksime kaj Karlo devos marŝadi dudek minutojn por tien iri de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni aĉetu por Karlo biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion. Li opiniis, ke marŝado estas tre bona kaj saniga ekzercado. Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je ekzameno antaŭe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila. Tamen S-ro Davis volis certiĝi, ke lia filo sukcesos; por tio li venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj. Unu semajnon antaŭ la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon al la liceestro por lin enskribigi. La estro estis tre malalta viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj post oraj okulvitroj. — Sinjoro direktoro, diris S-ro Davis, kiam la servisto lin enirigis kun lia filo en la direktejon, kiel vi estas? Mi ĝojas vin revidi, kaj alkondukas al vi mian knabeton Karlon, kiu estos espereble bona lernanto en la liceo. La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj malfermis larĝan libregon. — Davis, Karlo . . . kiu estas via alia antaŭnomo, junuleto? — Teodoro, Sinjoro direktoro, respondis Sinjoro Davis vidante, ke lia filo distrate ne aŭdis la demandon. Efektive Karlo estis distrata: li ĵus vidis muŝon, kiu dronis en la kupran inkujon kaj li atente observis ĝiajn penojn por forflugi. — Via aĝo? demandis la direktoro. S-ro Davis pinĉis la brakon de Karlo: "Kiom jara vi estas, Karlo?" Karlo ektremis kaj serioziĝante, lia vizaĝo tute ruĝiĝis: "Dekdujara, sinjoro," li diris timeme. — "Vi venu lundon," diris la direktoro, "je la 8-a matene kun inko, plumo, krajono, kaj blanka papero por la ekzameno. Via filo, Sinjoro Davis, ŝajnas bona kaj inteligenta knabeto. Bonan tagon . . . atentu la ŝtupon post la dua pordo maldekstre." Elirante el la skriboĉambro de l' direktoro, S-ro Davis montris al sia filo la internan korton de la liceo. Meze de la du novaj konstruaĵoj staris la malnova parto de la lernejo, kun duobla ŝtuparo super kolonoj kaj arkaĵoj. — Tien venadis multaj generacioj antaŭ mi kaj vi, diris al Karlo lia patreto. Via avo kaj niaj praavoj tie lernadis, kiam ili estis knaboj. 1. Kiun aĝon havis Karlo, kiam li ekiris al liceo? — 2. Ĉu la liceo estis proksime de lia hejmo? — 3. Ĉu Karlo estis multe lerninta ĉe S-inoj Linar? — 4. Kion diris la patro al la direktoro? — 5. Pri kio okupiĝis Karlo, kiam oni demandis lin? — 6. Kion li devis alporti por la ekzameno? — 7. Kion montris S-ro Davis al sia filo? — 8. Ĉu la lernejo estis tute nova? — 9. Ĉu vi jam provis ekzamenon? 9. Ekzameno. La matenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la korton de la liceo. Li portis belan ledan sakon, tute novan, kiun lia patro ĵus donacis al li. En ĝi estis papero kaj skribilaro kun inkujo, plumoj kaj krajonoj en blua skatolo. En la korto estis jam kelkaj knaboj, sed neniu konata de Karlo. Ĉiumomente alvenis kelkaj aliaj. Fine Karlo ekvidis kamaradon, kiu ĉeestis du jarojn kun li la lernejon de S-inoj Linar. Lia nomo estis Henriko Belnett. Karlo tuj iris saluti Belnett kun granda ĝojo, ke li fine trovis iun konaton. Belnett jam de unu jaro estis lernanto ĉe la liceo. Sed li malsukcesis la jarfinan ekzamenon kaj devis ĝin reprovi nun. Karlo rimarkis, ke la plimulto el la knaboj havas sian ĉapon flanke aŭ malantaŭe sur la kapo. Kredante, ke tio estas kvazaŭ oficiala kutimo, Karlo atendis momenton, kiam neniu lin rigardas, kaj rapide maldekstren puŝis sian ĉapon. Sed tio ne longe utilis ĉar la sonorilo tuj eksonoris, kaj ĉiuj knaboj ekiris al la ŝtuparo super la kolonoj. Sekvante unu la alian kvazaŭ ŝafoj, ili supreniris. Supre ili trovis profesoron kun longaj lipharoj, kiu ordonis, ke ili malsupreniru kaj eniru la trian pordon ĉe la maldekstra konstruaĵo. Apud la malfermita pordo troviĝis la direktoro parolanta kun tre altkreska profesoro. Tiu ĉi senpense saltigadis la ŝlosilon de la klaso super sia mano kaj ĝin ĉiufoje rekaptis. Malantaŭ Karlo eniris malgrasa kaj pala knabeto kun bone kombitaj haroj. Li ŝajnis tre bonmaniera kaj ankaŭ timema. Jam en la korto li forprenis sian ĉapelon por peti sciigon de Belnett, kies laŭta ekridego forflugigis lin kvazaŭ timigatan birdeton. Kiam ĉiuj estis en la klaso, la malgrasa knabeto venis sidiĝi apud Karlon. La granda profesoro envenis kaj energie fermis la pordon. Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro, ĉar li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon. — Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu skribverkaĵon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas skribi almenaŭ tri paĝojn kaj ne pli ol kvar. Nun la dua demando estas problemo; skribu: Iu Sinjoro A aŭtomobile veturas kun rapideco de dudek-sep mejloj en unu horo, kaj alia aŭtomobilisto B veturas sur la sama strato kun rapideco de kvardek-unu mejloj en unu horo; kiam la dua renkontos la unuan, supozite ke S-ro A forveturis de la urbo je la naŭa kaj duono matene kaj S-ro B forveturis de la sama loko je la deka matene? Poste komencis la silenta laborado. De tempo al tempo iu brue ektusis. La granda profesoro promenadis tra la ĉambro. Ĉiufoje kiam li apudpasis, la pala knabeto flanke de Karlo ektremis kaj haltis en sia skribado. 1. Kiun renkontis Karlo ĉe la ekzameno? — 2. Kial Belnett devis provi la ekzamenon? — 3. Kion rimarkis Karlo? — 4. Kion faris la profesoro, kiu parolis kun la direktoro? — 5. Kion diktis la profesoro? — 6. Ĉu la problemo estis tre malfacila? — 7. Ĉu vi jam vidis kuradon de aŭtomobiloj? 10. Liceano. Karlo sukcesis la ekzamenon kaj estis akceptita kiel lernanto ĉe la liceo. Matene la lecionoj komenciĝis je la 8-a kaj daŭris ĝis la dekdua, kun dek minutoj da intertempo ĉiuhore inter la lecionoj. Tagmeze Karlo devis rapidi hejmen por ne alveni malfrue por la tagmanĝo. Post la deserto li tuj devis reiri, ĉar jam je la unua kaj duono komenciĝis posttagmeze la lecionoj. Post kelkaj semajnoj da lernado en la liceo, Karlo jam sciis multe: Li ne kisis plu sian fratinon. Li ne plu marŝis sur la trotuaroj, sed flanke de ili, ĉefe se restis pluvakvo. Li tenis siajn manojn en la poŝoj kaj eltiris ilin kelkafoje por doni pugnobatojn facile kaj rapide. Li sciis vortojn, kiujn lia fratino ne komprenas. Li havis ofte truojn je siaj ŝtrumpoj kaj ankaŭ kelkafoje je siaj pantalonoj. Li diris ofte: "Mia amiko Janko vidis tion", aŭ "mia amiko Delesar diris tion ĉi", aŭ "mia amiko Vuanzo faras nur mallertaĵojn". Li havis la manojn tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte estis desegninta vizaĝetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li diris "tiu malsprita ministro", aŭ "danĝera hundo, tiu deputato!" Karlo nun havis ĉe la liceo multajn amikojn, aŭ pli bone multajn kamaradojn, ĉar li ne estimis ĉiujn egale. Estis Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin ĉiam aŭskultis. Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis "kukurbo"; ĉe la banejo, li ne bezonis naĝi: tute senmove li restadis sur la akvo, kiel peco da ligno. Estis Paŭlo kaj Davido Rois, du fratoj, kiuj ĉiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis aŭ bruis. Estis "Kokido", la malgrasa knabeto, ĉiam tre zorge vestita kaj ĝentila, sed ĉiam pala kaj timema; Rigar diris pri li: "Mi ne volus lin tuŝi, ĉar mi timus lin disrompi." Estis Kahn, filo de riĉa bankisto. Estis Donel, kiu ĉiam aĉetis bombonojn kaj sukeraĵojn. Estis Laminde, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu admirinde imitis ĉiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara; Holder, ĉiam pensema kaj silenta; Vuanzo, ĉiam ridanta; Robert, fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, ĉiam kun ruĝa kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn. Estis Pergo, kiu ĉiam iris paroli kun la profesoroj post la lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de l' Prezidanto de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikaĵoj ĉe la genuo sur siaj pantalonoj, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis violonon kaj ricevis premion ĉe la muzika lernejo. Estis ankaŭ Stanen, ĉiam malbonodoranta; Belti kaj Travis, kiuj ambaŭ loĝis ekster la urbo. Estis Roĝers, kies patro havis aŭtomobilon. Allen estis Irlandano kaj Zerapumis estis Greko. Estis ankoraŭ kelkaj aliaj plue. Sed la amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . Janko. Rakontu skribe la supran ĉapitron. — 1. Ĉu Karlo sukcesis por la ekzameno? — 2. Je kioma horo komenciĝis la lecionoj? — 3. Ĉu Karlo havis multe da tempo por la tagmanĝo? — 4. Kion li faris post kelkaj semajnoj? — 5. Kiu estis la alnomo de Rigar? — 6. Ĉu Holder estis parolema? — 7. Kie loĝis Belti? — 8. Kiu estis la plej fidela amiko de Karlo? 11. Latina leciono. La profesoro de latina lingvo estis klariganta la duan deklinacion de la substantivoj. Li havis longan barbon, kiu iam estis tute blanka sed kiu flaviĝis iom post iom. Liaj bluaj okuloj montris bonkorecon. — Lupus , lupi , li diris per sia laŭta kantema voĉo, discipulus , discipuli , jen du substantivoj de la dua deklinacio, la lupo kaj la lernanto. Ili finiĝas nominative per -us , dum la substantivoj de la unua . . . Rigar! vi dormas, ĉu ne? stariĝu! Kiel finiĝas la substantivoj de la unua deklinacio? Rigar stariĝis silente kaj ekrigardis la profesoron. — Vi skribu tion ĉi kvindekfoje por morgaŭ: nauta , nautae ; insula , insulae , en ĉiuj kazoj! Rigar residiĝis gratante sian orelon. — Discipulus , discipuli , discipulum . . . kante klarigis la instruanto. Karlo pripensadis dormeme. Estis tiel varme. Je kio utilas la lernado de la latina lingvo? li pensis. Neniu ĝin parolas nun, lia patro diris. Tamen pri ĝi estis io mistera, io antikva, kiu plaĉis al Karlo. En la latina lingvo estas ĉiuj malnovaj surskribaĵoj, sur la muroj kaj en la preĝejoj. La sinjorinoj ne komprenas la latinan lingvon, nek multaj aliaj personoj. La preĝoj kaj la meso en la katolikaj preĝejoj estas latine dirataj. Dum Karlo pripensis, lia najbaro Man pacience laboradis. Per sia poŝtranĉilo li jam engravuris sur la benko sian tutan antaŭnomon kaj nun komencis grandan M. Sed bedaŭrinde lia tranĉileto estis tro delikata kaj subite ĝi brue rompiĝis. La profesoro malrapide alpaŝis. — "Man, knabo mia, mi devos vin severe puni. Kion vi skribis? Vian nomon? Malsprita amuzaĵo! Morgaŭ vi ne scios ion pri la dua deklinacio. Tiuj benkoj estas en terura stato, ĉiuj estas gravuritaj; vi ne havas iom da respekto al la licea meblaro." Li ekpromenis tra la klaso. "Stanen, ankaŭ vi skribis vian nomon kaj ĝin per makuloj ĉirkaŭis! Delasar, vi desegnis tiun ĉi vizaĝon, ĉu ne?" Sur ĉiuj benkoj estis efektive desegnaĵoj kaj gravuraĵoj diversaj. Estis tre antikva kutimo de la liceanaj, engravuri sian nomon por lasi memoraĵon al la posteuloj. "Mi opinias, ke mi devas vin ĉiujn puni," diris la profesoro, daŭrigante sian promenadon inter la benkoj. "Kvankam tiuj tabuloj estas tre malnovaj, vi estas tamen ĉiuj kulpaj, tre kulpaj. Nur bubetoj kaj malsaĝuloj tiel amuziĝas anstataŭ . . ." Subite li haltis paliĝante antaŭ la benko de Gardiol . . . Dum longa momento li silentis. Lia vizaĝo estis blanka. Liaj okuloj ŝajnis ligitaj al la tabulo de tiu benko. Neniu en la klaso kuraĝis moviĝi aŭ eĉ spiri. "Knaboj, li ekdiris per mallaŭta kaj tremanta voĉo, tie estas gravurita la subskribo de . . . mia patro." De tiu tago, Karlo havis grandan amon al la profesoro de latina lingvo. 1. Kion diris la profesoro de latina lingvo? — 2. Ĉu Rigar aŭskultis? — 3. Ĉu vi parolas angle? — 4. Kiom de tempo vi lernis Esperanton? — 5. Kion faris Man? — 6. Ĉu la profesoro lin gratulis? — 7. Ĉu la lernantoj sidis sur seĝoj? — 8. Kion ekvidis la profesoro sur unu tablo? — 9. El kiuj lignoj oni faras tablojn? — 10. Nomu la kolorojn, kiujn vi konas. 12. La amiko. Tre feliĉa estis Karlo, ĉar li havis veran amikon. Lia nomo estis Janko. Li estis tre altkreska kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Nur ses monatojn pli aĝa ol Karlo li estis, tamen ĉiuj respektis lin en la klaso pro lia kuraĝo. Efektive nenion li timis kaj li estis plej lojala kaj malkaŝema knabo. Iam la profesoro de geografio, vidante, ke li oscedas ĉiumomente, lin demandis: "Janko, ĉu vi enuas tie ĉi?" — "Jes, Sinjoro, tre multe," li respondis. Forpelita li estis, sed nur por unu horo. Janko bonege desegnis kaj ankaŭ pentris. Li havis plej mirindan talenton por prezenti tute precize ies fizionomion per kelkaj krajonaj strekoj, kaj li desegnis en sia kajero la vizaĝon de ĉiuj siaj amikoj. Ke preskaŭ ĉiuj profesoroj ŝatis Jankon, estis facile rimarkebla, kvankam ili ofte ŝajnis lin timi. Karlo lin samtempe amis kaj respektis. Li ĉiam klopodis esti apud li kaj lin sekvadi. Li tre bedaŭris, ke li ne povas sidi en la klaso apud Janko, kvankam Man estis afabla najbaro. Karlo tre ofte alvenis hejmen malfrue post la fino de la posttagmezaj lecionoj. Kiam lia patrino demandis lin: "Nu, Karlo mia, kion vi faris tiel longe?" — "Mi akompanis Jankon," estis lia ĉiama respondo. Janko sciis tiom da aferoj! Li estis vera scienculo, kaj Karlo opiniis, ke li jam instruis lin multe pli ol la lecionoj en la liceo. Tamen Karlo ĉiam sentis sin nesciulo apud li, sed Janko neniam mokis lin pri eraro aŭ nescio. Karlo opiniis, ke tio estas pruvo de senfina delikateco en la karaktero de lia amiko. Estis vera honoro tiel esti protektata de Janko, kaj fiere Karlo ĝuis ĝin. Al Janko li diris ĉiujn sekretojn siajn kaj petis konsilojn en ĉiu embarasanta okazo. Kiam Karlo faris al li demandon pri malfacila afero, li kelkafoje diris: "Mi respondos al vi morgaŭ." La morgaŭan tagon, sen ia forgeso, li alportis plenan informon pri la afero. Lia patro estis presisto kaj havis grandegan librejon. Kelkafoje Janko pruntis librojn al Karlo kaj eĉ al aliaj knaboj, sed sur la unuan paĝon li ĉiam metis antaŭe per kaŭĉuka stampilo sian nomon kaj la jenajn versojn de fama poeto: "De pruntita libro jen la nepra sorto: Ofte ĝi perdiĝas, ĉiam difektiĝas." Pro sia kontraŭema karaktero, la knaboj preskaŭ ĉiam redonis la librojn en sufiĉe bona stato. En somero, dum la libertempo, Janko kaj Karlo faris multajn ekskursojn, ĉu piede, ĉu biciklete, kaj ĉiam pligrandiĝis ilia amikeco. Anstataŭi la streketojn per taŭgaj vortoj. 1. Ĉu Karlo — feliĉa? Jes, li estis — ĉar li havis veran —. 2. — Kiu estis la — de — amiko? Lia — estis Janko. 3. — Ĉu li estis multe — aĝa ol Karlo? Ne, li nur — ses — pli aĝa. 4. Kion demandis la — de geografio? — demandis: Janko, — vi enuas — ĉi? — 5. Ĉu Karlo estis — de Janko? Ne, — ne — najbaro de —. — 6. Ĉu Janko — sciis? Jes, Janko estis — scienculo. — 7. Kion — Karlo al Janko? Li diris siajn —. 8. Ĉu Janko ĉiam tuj — la demandojn? Ne, — li respondis la morgaŭan —. — 9. Kion faris la — de Janko? Li estis —. 10. Kiu viro — la presarton? Gutenberg elpensis la —. 11.— publika biblioteko — via urbo? Jes, en — urbo estas unu — biblioteko. 13. Sur la rivero. La jaroj rapide forpasis kaj Karlo ĵus eniĝis la gimnazion, kiu estas la pli alta parto de la liceo. Preskaŭ la samajn kamaradojn li havis kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj forlasis la lernejon kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko ĉiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte he